LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO 阅读:3738回复:0
Knabo promenis sur marbordo, kiam li ekvidis maljunan viron, kiu ligis rondnigran ŝtoneton kaj ŝnuron. Li do mirigite alproksimiĝis kaj demandis respekteme :
- “ Hej, eminentulo, kial do ligas vi tiun ŝtoneton je ŝnureto?“ La maljuna viro lin rigardis, ridetante, kaj respondis : “Diable! por kapti polpon”. - “ Ĉu vi kaptas polpon per ŝtoneto?” respondis skeptike la knabo. - “Jes, sed ne per ia ajn ŝtoneto. Nur ŝtoneto simila je rato povas erarigi polpon. Vi do ne konas tiun legendon pri polpo kaj rato?” - “Ne” respondis la knabeto. - “Sidiĝu kaj aŭskultu” kviete diris la eminentulo. - “Antaŭ tre longe, sur verdoplena insulo, pace vivis multaj bestoj. Fakte,preskaŭ pace, ĉar inter ili ankaŭ vivis rato, kiu daŭre kalumniadis aliajn bestojn. Ĝi senĉese diradis, ke ĝi estas plej inteligenta, kaj ke pro tio aliaj bestoj nepre devas ĝin vivteni. Ĝi estis tro inteligenta por labore sin nutri, tial ĝi ŝteladis ovojn, kiujn ĝi avide ensorbis, detruis nestojn kaj kuŝejojn, atakis idojn, fosis galeriojn kaj ronĝis radikojn. Ĝi agis tiel aĉe, ke la insulo koleriĝis, kaj tondris ; tondris tiel forte ke ekaperis vulkano kiu ekkraĉis fajron. Ĉiuj bestoj forfuĝis al najbara insulo, ĉu flugante ĉu enakviĝante, krom la rato, kiu scipovis nek flugi nek naĝi. Ĝi plorpetis al aliaj bestoj ĝin kunpreni kun ili. - “kunportu min al la najbara insulo ! kompatu min!” - “Ĉu vi kompatis miajn ovojn?” Kaj kolombo forflugis …. - “Testudo, lasu min grimpi sur vian dorson por iri al la najbara insulo.” » - “Ĉiujare, vi detruis miajn nestojn, manĝis miajn ovojn kaj forpelis miajn idojn”.” Kaj la testudo enakviĝis. La rato, terorizita, petadis al ĉiuj bestoj, flugantaj aŭ naĝantaj, ĝin helpi. Sed, ĉiuj rememoris la malbonecon de la rato, rifuzis kaj foriris. Ĉiuj krom unu. La polpo, kiu vivanta subakve neniam spertis kruelecon de la rato. La rato ĝin ekvidis kaj petadis ĝian helpon. La polpo, kiu sciis pri la aĉa reputacio de la rato hezitis, sed tamen ĝi konsideris ke la rato nenion malbone faris al ĝi. - “Ĉu vi promesas, ke vi, estontece, estos respektema al aliaj?” ĝi demandis al la rato. - “Mi ja promesas” rapide respondis la rato. - “Ekgrimpu do sur mian kapon. Mi kunportos vin al la najbara insulo.” Tiel do farite. Sed, dum la tuta vojaĝo, ridegis la rato. - “Kial do vi tiel ridas?”demandis la polpo. - “Nur ĉar mi estas feliĉa, kunvojaĝi kun tia bela kaj nobla amiko kiel vi.” La polpo naĝis, kaj la rato pli laŭte ridegis. - “Kial do vi daŭre ridas?” denove demandis la polpo. - Ĉar proksimiĝas la insulo, kaj pro tio mi estas feliĉa” respondis la rato. La polpo alvenis al la plaĝo. La rato saltis, ridegis pli kaj pli laŭte, kaj diris al la polpo : - “Ĉu vi deziras ekscii kial mi estas tiel ĝoja?” - “Certe,” respondis la scivolema polpo. - “Por vin danki, mi fekis sur vian kapon dum la vojaĝo. Vi estas ja plej stulta kaj malbela besto, kiun mi konas,” diris la rato, forirante al la arbaro. La polpo, humiligita, ĵuris, ke li dum sia tuta vivo gvatos la raton, kaj kiam ĝi alproksimiĝos al la akvo por manĝi konkaĵojn, kaptos ĝin per siaj longaj tentakloj, subakvikigos kaj manĝos ĝin. De tiu tempo, homoj kunligas nigrajn ŝtonetojn, kiuj similas al rato por kapti polpon. La knabo dankis al la eminentulo kaj, preninte el sia poŝo ŝnureton, ekserĉis sur la marbordo nigran ŝtonon similan al rato. Lia panjo certe, estos kontenta, ke li kaptu polpon por la vespermanĝo. De tiu tempo, en Novkaledonio, oni kaptas polpon per nigra ŝtono simila al rato. |
|
最新喜欢:跨境电商运营...
|