La kandeloj komencis mallaute paroli inter si.
La unua diris: mi estas Paco, sed chiu jam forgesis min. Do kial mi havu flamon. Venis iu bruo kaj la kandelo estingighis. Mi estas la Kredo/Fido, diris la dua kandelo, sed neniu memoras pri ghi, do kial mi lumighu? Venas eta vento kaj la kandelo estingighis. Mi estas la Amo, diris la tria kandelo, sed chiu neglektas kaj forgesas min. Do ankau mi kial lumighu? Venis iom pli forta vento kaj ankau tiu chi kandelo chesis lumi. Envenis en la chambron knabeto kaj kriante demandis la tri kandelojn: kial vi ne lumas? Eksonis la kvara kandelo: La flamo de la Espero chiam devas lumi. La knabeto prenis la lumantan kandelon kaj lumigis la aliajn tri, dirante: "Vi chiuj kvar lumu por chiam, char se vi ne lumas ne plu estos paco, kredo/fido, espero kaj amo. Ni gardu por chiam la flamojn de la kvar kandeloj: Paco, Kredo/Fido, Espero kaj Amo. |
|
最新喜欢:跨境电商运营...
|