En la serba ĉefurbo Beogrado okazos inter la 20a kaj la 24a de majo la 53a Eŭrotelevizia Kanto-konkurso. Partoprenos kantistoj el 43 eŭropaj landoj. Gastigos la konkurson Beogrado, ĉar pasintjare la serba kantistino Marija Šerifović fariĝis laŭreato.
Konkursos unuafoje du ŝtatoj: San Marino kaj Azerbajĝano. Cetere Belgion la kantistino Ishtar reprezentos per kanto O Julissi Na Jalini en inventita, neekzistanta lingvo. -- 《一月间》2008年第五期 |
|
最新喜欢:跨境电商运营...
|