(dekdu poemetoj por ***)
de Mikaelo Bronsxtejn Skribaĵ’ sur la vizitkarto Vi tre plaĉas al mi - estas vero. Sama vero, ke vi flugas for. Tamen mi kun sincero diru, ke ja protektos memor' la dancadon kun ardo, ĝojon de la rigardo, revojn kun iluzi'... Koran dankon al vi! 23.08. 07 Eble Eble, serĉanta inspiron, sonĝas mi nun al subten’ de vi, kiu folan admiron vekas en mi ekstermende. Eble, impetas koncentre, mi por kompreni vin, kaj ne palpi la vojon necerte per meditad’ tutsemajne. Eble… sed venas la fido, kiu entempe ne feblas, ke ne tro foras revido, ke en la viv’ ĉio eblas. 05.09. 07 Via voĉo Mi kredas, ke mi vin bezonas – sed kial? Nur via voĉo milde sonas en mia eventoriĉa viv’ necerta kaj en la matura koro, ami sperta – sed sen la sincera vorto ĝustesona – velkanta… do mi vin dankas, mia bona, elkanta! 09.09.07 La vortoj La vort’, metita ĝustaloke, efikas pli ol la hazarda. Ĉu sonas voke aŭ provoke la vort’ de l’ enamiĝo tarda? Ĉu en la sonĝ’ almenaŭ foje vi rememoras min? Apenaŭ… Vortumus mi eĉ jelpe, boje, se trovus tion pli konvena por komprenigi mian senton al vi… al mi – unuavice, ĉar mi hezitas, kaj prudenton alvokas damne kaj malice. La vortojn trovi. L’pensojn formi. Alie l’ viv’ ne bonas por mi. 10.09.07 Pluva bluso Mi estas for de prudentaj decidoj pri ia ekag’, vanuas el kor’ la deziro kompreni, ke daŭras la tag’, kaj vea venen’ plenigas bobele pokalon de l’ sort’, kaj sonas en splen’ senpasia despero de blusa akord’. Revenu vi home, vizie, fantome, revenu en tuto eĉ nur por minuto kaj restu kun mi! Amata senfine, plej ĉarma virine - en festoj, en plagoj, dum noktoj, dum tagoj delekto por trista anim’… Fluas la pluv’, gutoj lense grandigas ombregojn de l’ nokt’ – jen estas la pruv’, ke ne lasos min jam la kutima sufok’ de larma real’ – same lense en larmoj grandiĝas vizi’ – ebriiga fatal’ tute dronas en bluso kun penso pri vi. Aperu senbrue, mirakle kaj flue sur nuba podio por la melodio, por blusa paŝad’. Al rev’ efemera, glimante malvera, loganta nin fore, tentanta amore, nin blusas la pad’… Cedas mallum’ - nuban tukon je flikoj disŝiris la vent’, telere la lun’ ŝvebas inter la flikoj de mia prudent’, kaj kreas gitar’ purajn sonojn post sombre sopira obtuz’. Trankviliĝas mi, ĉar eĉ se vi ne revenos, plu daŭros la blus’. nov.-06 – sept.-07 Preskaŭ invito Mi iĝos iam sobrul’, tedema avaĉo, knarvoĉe pri morboj miaj mi plendos dum nia kun’, - sed ardon de mia brul’ aprobas dume la aĝo, kaj ridas okuloj viaj, responde al miaj nun! Plu daŭras iriza ir’ – aŭroroj septembraj naskiĝas en bunt’ kolora, en fora arbara ben’, kaj pli ol plenaĝa vir’ pri siaj plagoj portempaj forgesas kun juno kora, revante pri via ven’. Juvele pretas por vi manpleno da prunoj, sincera regalo, predo de mia ĝardena vag’, kaj, malgraŭ ies envi’, ni ambaŭ restadas junaj ĉe nia senzorga kredo pri l’ suno de nova tag’. 14.09.07 Amplitudo Amplitudo de miaj pensoj foje saltas ekster konscion, aludante pri la atencoj de l' racio ricevi ĉion. Sen apudo, en pensa nudo ne medito - traviv' ektrema... Vidu, estas ĝi amplitudo - do, nature, - pensad' ekstrema. 25.09.07 Envio Mi prenas liniilon kaj surmape mezuras la distancon inter ni, - ĝi estas kurta, - deksep centimetroj! Ĉu kredi tion? Ŝatus la anim’, sed sobra penso frapas jam enkape, ke l’ tuta lando estas… Sen komentoj mi vidas gruojn flugi al la sudo, mi vidas nubojn flugi al la sudo, la sudon celas blanka spur’ avia, kaj mi envias… 27.09.07 Papilia aŭtun’ Papilia aŭtun’. La aero plenplenas je revoj. Adiaŭas anseroj - kojno flugas al sud’ super mi. Kaj hezitas mi nun inter miaj preferoj kaj devoj, inter vero kaj vero, - la realo kaj la iluzi’. Ion kaŝas maten’. Savas min konifera arbar’ de turmentiĝ’ triviala per amika humida brakum’. Mi liberas, kaj sen konsekvenca pensad’, malmingarde, sen serĉado kiala simple paŝas al fora eklum’. Ĉu naskiĝas la ver’ - absoluta, senduba, difina - en senzorga paŝado, en la pina kaj muska ekspir’? Min alvokas sincer’ de l’ malkaŝa rigardo virina, kaj forestas la pado, kiu gvidas al saĝa elir’. 29.09.07 Vespera saluto Venas vesper’ kun tristo. Mia esper’ – en disto. Vastas la Ter’, la lando… Gravas la ver’: ĉe l’ rando norda nun mi ekrevas, ke sude vi nun levas glason da vin’ je mia stranga destin’ ebria. Do ankaŭ mi englutu brandon kaj vin salutu en via varm’, elkora, ho mia ĉarm’, - aj, fora! 06.10.2007 La portreto L’ okuloj en via portret’ depende de la sunekbrilo jen montras la grizon de ekmaltrankvilo, jen bluon de via kviet’. Kaj pensas mi en embaras’ pri la diferenco mistera: ĉu en maltrankvil’ aŭ kvieto ekstera enestas bonŝanca okaz’? Agordas mi spiron de l’ sent’ kun la itinero de l’ suno por diri la vortojn, plej gravajn en nuno, dum tiu konvena moment’. Sed pace rondiras la sun’ sen kredi al ver’ Galilea, kaj fuĝas de mi la moment’ malobea al la sunsubira katun’. Do kun senrezulta envi’ mi vane baraktas en reto… ja antaŭ mi estas nur via portreto – la muta fantomo de vi. 09.10.2007 Elpensita amo Venis senatende elpensita am’ kaj tristo ekstermende, helaj revoj ankaŭ volvis min inunde, en la sentokirlo… Ĝojis mi dumlunde pro la am-akiro. Amo neĉasita, ĉasta babilado, post ekzist’ ermita fajro kaj elan’, do sentojn el la fundo levis mia koro ĝis agrabla vundo - ĝuo kaj doloro. Mi eĉ ne rimarkis, ne avertis saĝo, ke la amo mankis en la elpensaĵo. Mi en la inundo dronis malsingarde ĝis la fin’ de lundo, kaj elplonĝis marde. Per revelacio la destin’ min benis - enamiĝo mia tro rapide venis al la adiaŭo kun grinceto denta, post trompita ravo, ĝojo pormomenta. Ĝis, adiaŭ, kara elpensita amo! Dolĉa kaj amara estis via flamo. Sed la kor’ sufloras: - Havas vi bontrovon - elpensaĵ’ jam foras, do - elpensu novan. Okt.2007 el http://www.ipernity.com/blog/36860/73487 |
|
最新喜欢:跨境电商运营...
|